Changdeokgung (Changdeokpaleis), estas palaca komplekso kiu situas en granda parko en la distrikto de Jongno-gu, Seulo, Sud-Koreio. La palaca komplekso estis en 1405 konstruita de la unua reĝo de la Joseondynastio oriente de la palaco Gyeongbokgung, kiu pli servis por oficialaj kaj ceremoniaj funkcioj. Ĝi estas unu el la "Kvin Grandiozaj Palacoj" kiuj estis konstruitaj dum la Joseondynastio. Pro ĝia orienta loko en rilato al Gyeongbokgung ĝi ankaŭ estas konata kiel la Orienta Palaco. Libere tradukita, la laŭvorta signifo de la nomo estas : "Palaco de la Ĝustaj Valoroj".